Kiuj estas en la teamo de LaBoRen?


Bildo de Stela

Saluton! Mi estas Stela
Mi kreskis kun Esperanto. Mi partoprenas kaj organizas Esperanto-renkontiĝojn ekde mia juneco. En la podkastoj mi transdonas al vi paŝo post paŝo miajn spertojn pri organizado de junularaj renkontiĝoj. Por pli bone ekkoni mian laboron kaj kion mi celas per miaj #LaBoRen podkastoj aŭskultu la enkondukan epizodon ĉi-tie.

Helpas al mi Baptiste Darthenay, kiu zorgas pri la retejo, kaj Melono (Mélaine Desnos), kiu helpas per teĥnikaj konsiloj por bona sonkvalito kaj tranĉado de la epizodoj.