La Bona Renkontiĝo kun Stela

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!

Aŭskultu la plej novan epizodon nun!

Laŭdoj

Ĉi tiujn komentojn la aŭskultantoj de #LaBoRen skribis pri la unua serio. Ĉu vi deziras aldoni la vian? Ne hezitu lasi mesaĝon al ni, aŭ plenigu la mallongan enketilon ĉi tie.

“Utilega serio! Mi lernis multon, ĝuis aŭskulti fluan paroladon de Eo kaj trovis la enhavon bone ordita kaj facile komprenita. Multan dankon pro via laboro.”

Lanjo

“Mia sperto de la serio estis verŝajne iomete malsama ol por aliaj, mi aŭskultis kaj sekvis ĝin ĉar mi volis plibonigi mian Esperanton. Kaj aŭskultante la serion mi vere ekis kompreni pli, ankaŭ la lingvo uzita estis moderna kaj interesa. Mi tre interesiĝas kaj antaŭĝojas pri la dua serio, kiu, mi esperas, elvenos baldaŭ.”

Kriŝtof, Slovakio

“La serio vere bone listigas kaj klarigas ĉiujn konojn kaj scipovojn necesajn por organizi ĝojplenan renkontiĝon. La tuto estas facile komprenebla kaj mi taksas ĝin ne tro timiga al novaj senspertaj homoj kiuj deziras mem organizi eventon.”

Melono

Aboni