La Bona Renkontiĝo kun Stela

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!

Bonvenon al LaBoRen!

Kio estas La Bona Renkontiĝo projekto? Kaj kiu estas mi, Stela?

En la enkonduka epizodo de la serio mi prezentas min, iomete rakontas pri miaj spertoj en la movado kaj pri la celoj de la projekto. Kio ĝi estas, kion mi esperas transdoni en la podkastoj. Mi klarigas ke laŭ mi kiaj aranĝoj ekzistas nuntempe por junuloj en la movado, kaj tuj sukcesas eĉ enigi kritikon pri la nuntempaj aktivulaj renkontiĝoj.

Fine mi instigas vin pripensi kiajn spertojn vi havas kaj espere inspiri vin transdoni ilin al la sekva generacio.

B

Batisteo 16-08-2017 07:30
Tre bona projekto!
Igas eĉ min voli organizi!
<3

M

Marko 25-09-2017 19:25
La unua podkasto emigas min aŭskulti la sekvajn!

J

Jozefo 01-10-2017 20:40
La projekto tre plaĉas al mi!
Ĉu mi rajtas reklami ĝin? :-)

H

Hasano 28-01-2018 06:30
Saluton!

Dankon pro la projekto.
Ĝi tre plaĉas al mi kaj pretas kunlabori kun vi por scii multon pri tio.
Mi estas esperantisto de Burundo en Afriko

M

MIRINDA 08-02-2018 14:44
Pro tio ke mi admiras vin, mi nomumas vin MIRINDA! Stela Mirindajho el Hungario kiu ĉiam brilas en la esperanta ĉielo, precipe dum Kristnasko kaj nun en la nova ja 2018. Saluton kaj bonvenon al ĉi tiu nova aventuro!


Ne plu eblas komenti ĉi tie. Vi tamen daŭre povas diskuti en Telegramo!