La Bona Renkontiĝo kun Stela

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!

Pri la manĝado

Eble vi ankoraŭ neniam pensis pri tio, ke manĝado estas programero. Grava parto de la organizado, ofte temo por la plej multe da plendoj dum via renkontiĝo. Ĝi prenas sufiĉe multe da tempo kaj samtempe donas la kadron al via taga programo.

Dum junularaj renkontiĝoj oni ĉiam organizas tion por la partoprenantoj, kutime oni ofertas tri fojan manĝadon dum la tago. Mi donas al vi ideojn pri kio atenti, se ne vi planas la menuon. Ankaŭ pri tio mi konsilas, kiam vi mem devas aranĝi la tuton dum via evento. Vi vere povas multon pripensi kaj fari por havi la plendojn je la minimuma nivelo fine de via renkontiĝo.