Novaĵoj


Kio okazas nuntempe en la mondo de Stela?

Vi vidos ĉi tie la koncizajn raportojn pri kiu projektoj mi okupiĝas nuntempe.

2025 februaro

Ĵus mi aĉetis flugbiletojn por partopreni la Britan Kongreson en Manĉestro inter la 4-a kaj 7-a de aprilo!

2025 januaro

Mi partoprenis en la surbendigo de nova epizodo de Usone Persone. Vi povas aŭskulti ĝin ĉi tie: Usone Persone 3.5 - LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M)

2024 novembro

Regule mi komencis verki pri ĉiutagaĵoj en mia eta blogo ĉe Substack: Stela havas opinion pri la mondo

Dankon, ke vi interesiĝas pri miaj projektoj!