La Bona Renkontiĝo kun Stela

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!

La panjo de Stela – intervjuo kun Anna Besenyei

Ekkonu la panjon de "la voĉo de LaBoRen"! Pri mia denaskuleco demandas mi la plej proksiman fonton kiun eblas: venu la lasta intervjuo antaŭ la somera paŭzo, kun mia panjo, Anna Besenyei.

En tiu ĉi epizodo vipovos aŭdi:

  • pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas denaskulo, mi neniam respondis Esperante al ŝi,
  • reagojn al ĝeneralaj demandoj kiujn mi ricevas pri denaskuleco,
  • kiajn riproĉojn mia panjo ricevis pro instrui Esperanton al mi,
  • kiujn lingvojn miaj geavoj kaj mia patrino parolas/parolis, kiel influis kiujn lingvojn (ne) lerni la dua mondmilito,
  • kiom da jaroj pasis inter kiam mia patrino la unuan fojon aŭdis pri Esperanto kaj ĝis ŝi finfine decidis lerni ĝin,
  • malgraŭ la entuziasmo kial mia panjo ne uzis la lingvon dum 7-8 jaroj post ĝis lernado,
  • pri partoprenado kaj organizado de renkontiĝoj,
  • kial la Renkontiĝoj de Esperanistaj Familioj okazis tiom altnombre en Hungario, do fakte „ĉe ni”,
  • kial ni fine ĉesis paroli Esperanton en la familio,

kaj ankoraŭ multe-multe pli.

La ligilo al la enketilo pri la unua jaro de LaBoRen estas: https://tinyurl.com/y86xy6s2 Antaŭdankojn por viaj respondoj!

Ripozigan someran paŭzon al vi!

N

Nelli 19-10-2018 11:00
Dankon pro tiaj preciozaj atestoj !


Ne plu eblas komenti ĉi tie. Vi tamen daŭre povas diskuti en Telegramo!