La panjo de Stela – intervjuo kun Anna Besenyei
Ekkonu la panjon de "la voĉo de LaBoRen"! Pri mia denaskuleco demandas mi la plej proksiman fonton kiun eblas: venu la lasta intervjuo antaŭ la somera paŭzo, kun mia panjo, Anna Besenyei.
En tiu ĉi epizodo vipovos aŭdi:
- pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas denaskulo, mi neniam respondis Esperante al ŝi,
- reagojn al ĝeneralaj demandoj kiujn mi ricevas pri denaskuleco,
- kiajn riproĉojn mia panjo ricevis pro instrui Esperanton al mi,
- kiujn lingvojn miaj geavoj kaj mia patrino parolas/parolis, kiel influis kiujn lingvojn (ne) lerni la dua mondmilito,
- kiom da jaroj pasis inter kiam mia patrino la unuan fojon aŭdis pri Esperanto kaj ĝis ŝi finfine decidis lerni ĝin,
- malgraŭ la entuziasmo kial mia panjo ne uzis la lingvon dum 7-8 jaroj post ĝis lernado,
- pri partoprenado kaj organizado de renkontiĝoj,
- kial la Renkontiĝoj de Esperanistaj Familioj okazis tiom altnombre en Hungario, do fakte „ĉe ni”,
- kial ni fine ĉesis paroli Esperanton en la familio,
kaj ankoraŭ multe-multe pli.
La ligilo al la enketilo pri la unua jaro de LaBoRen estas: https://tinyurl.com/y86xy6s2 Antaŭdankojn por viaj respondoj!
Ripozigan someran paŭzon al vi!
Nelli
19-10-2018 11:00
Dankon pro tiaj preciozaj atestoj !
Ne plu eblas komenti ĉi tie. Vi tamen daŭre povas diskuti en Telegramo!