La Bona Renkontiĝo kun Stela

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!

Kio estas La Bona Renkontiĝo?


La Bona Renkontiĝo estas libere elŝutebla podkasto-projekto de Stela Besenyei-Merger. La ideo jam naskiĝis antaŭ longa tempo, kaj la celo estas transdoni spertojn al la nova generacio de organizantoj. #LaBoRen celas instrui kaj konsili pri la tuta organiza proceso de la komenca ideo ĝis la detaloj per aŭskultado de diversaj temoj. Spertoj pri aranĝoj, intervjuoj kun aktivuloj en la Esperanto-movado buntigas la epizodojn donante pliajn perspektivojn pri tio, kio okazas en Esperantujo.

La podkastoj starigas multajn konsiderindajn demandojn. Stela rakontas pri siaj spertoj kaj defioj de organizado ĉiam fokusiĝante sur unu temo. La dosieroj estas elŝuteblaj en altkvalita kaj ankaŭ en simpligita versioj por ebligi la aŭskultadon por ĉiu.